Du vagonaroj Z 50000 en Suresnes en decembro 2017 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 2004 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 76 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
36 stacioj | |
La Linio Transilien L, plej ofte simple nomita Linio L, estas linio de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion, kun pluraj disbranĉiĝoj. Ĝi ligas la stacidomon Parizo - Saint-Lazare al tiuj de Cergy-le-Haut, Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly kaj Versailles-Rive-Droite.
Kreita en 2004, Linio L estas 76 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas proksimume po 311 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne per 726 trajnoj. Tial ke la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas nur de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités).